Esperantaj literoj

Por vidi la ĝustajn Esperanto-signojn, en la Stircentro Aspekto & Etosoj -> Tiparoj vi povas elekti tiparojn kiuj montras la ĉapelitajn literojn bone. Por elekti Esperanton kiel la lingvon de la sistemo, iru al via menuo kiu similas je Regiono & Alirebleco -> Lando/Regiona & Lingvo. En la Lokaĵo langeto aldonu Esperanton.
Se vi ankoraŭ ne estas certa ke via sistemo uzas la ĝustan unikodan lokaĵon, en via .bashrc dosiero entajpu:
LANG=eo_XX.UTF-8
export LANG

kaj relanĉu KDE.

Ĉu ankoraŭ ne funcias? Tiam certigu ke vi instalis pakon nome glibc-i18ndata (aŭ simila) de via linuksa distribuo.
Tiam devus ekzisti dosierujo /usr/share/locale/eo/usr/share/i18n/locales/eo_EO aŭ simila.
Donu jenan komandon: localedef -i eo_EO -c -f UTF-8 eo_EO

Por tajpi esperantajn signojn, vi povas aldoni kelkajn liniojn en via dosiero ~/.Xmodmap. Ekz. por uzi la F-1 tra F-12 klavarojn kiel ĉ-Ĥ:

keycode 0x43 =  ccircumflex    XF86_Switch_VT_1
keycode 0x44 =  Ccircumflex     XF86_Switch_VT_2
keycode 0x45 =  gcircumflex     XF86_Switch_VT_3
keycode 0x46 =  Gcircumflex     XF86_Switch_VT_4
keycode 0x47 =  jcircumflex     XF86_Switch_VT_5
keycode 0x48 =  Jcircumflex     XF86_Switch_VT_6
keycode 0x49 =  ubreve          XF86_Switch_VT_7
keycode 0x4A =  Ubreve          XF86_Switch_VT_8
keycode 0x4B =  scircumflex     XF86_Switch_VT_9
keycode 0x4C =  Scircumflex     XF86_Switch_VT_10
keycode 0x5F =  hcircumflex     XF86_Switch_VT_11
keycode 0x60 =  Hcircumflex     XF86_Switch_VT_12

Se vi ne havas tiun dosieron, nur kopiu kaj algluu la supran en malplenan fenestron de tekstredaktilo, kaj konservu kiel .Xmodmap. Kreu dosieron kiu enhavas:
#!/bin/bash
xmodmap /home/vianomo/.Xmodmap

Konservu kiel miaxmodmap aŭ similan nomon. Malfermu Konzolon, kaj tajpu:
chmod +x miaxmodmap Alklaku la enigklavon. Nun miaxmodmap estas plenumebla dosiero kiu ŝaltas vian .Xmodmap dosieron. (Aŭ nur dekstre klaku sur la dosiero en Konkeranto, elektu Ecoj -> Permesoj, kaj vi povas aldoni la plenumeblan permeson tie) Vi estas preskaŭ finita. Por ebligi aŭtolanĉon de via komando, en Konkeranto, iru al .kde/Autostart kaj aldonu vian miaxmodmap dosieron en tiun dosierujon. De nun, dum la aŭtolanĉo de KDE, via komando ankaŭ aŭtolanĉiĝos.
Sed tuj (kaj iam ajn) vi povas uzi la novan .Xmodmap dosieron. Nur malfermu Konzolon kaj entajpu: xmodmap .Xmodmap. Uzu vian F1 klavon en tekstredaktilon. Bonvolu daŭri; nun premu la F2 klavon.

Se vi volas uzi aliajn klavojn, vi povas eltrovi la ĝustajn 'nomojn' por la klavoj per la programo "xev".

Por kontrolo de via TTT-legilo, ĉi sube devus aperi la ĉapelitaj literoj:
Malgrandaj: cx = ĉ , gx = ĝ , jx = ĵ , hx = ĥ , sx = ŝ , ux = ŭ
Grandaj: Cx = Ĉ , Gx = Ĝ , Jx = Ĵ , Hx = Ĥ , Sx = Ŝ , Ux = Ŭ