Esperanto por KDE
La esperantajn tradukojn vi normale ricevas kune kun la KDE-pakaĵoj. Sed
foje la tradukoj iom postsekvas la eldonojn de la programaro. Uzante la
plej novan KDE-eldonon vi povus konsideri aldone instali la aktualan pakaĵon
kde-i18n el la KDE-arkivo.
Se vi uzas KDE en alia lingvo, vi povas trovi Esperanton en la KDE-Stircentro, en la menuo kiu similas je:
"Regiono & Alirebleco -> Lando/Regiono & Lingvo -> Lokaĵo".
|