|
| |
Kial KDE
Kial mi uzu KDE?
Malaĉaj Ebloj
14-09-2007
- Mi povas agordi apartan fonon por ĉiu aparta tabulo. Bildo de la maro en tabulo 1, pingveno en tabulo 2, retpaĝo en tabulo 3
... noto: oni devas esti retkonektita por havi retpaĝon kiel fonon
15-09-2007
-
En Konkeranto, mi alklakas densigan pakaĵon, ekzemple dosiernomo.zip kaj Konkeranto tuj maldensigas ĝin (provizore), kaj montras la enhavon al mi. Se mi alklakas tekstdosieron, mi povas legi ĝin en Kate tekstredaktilo. Mi povas rigardi la densigajn bildojn, html, ktp, ktp...
16-09-2007
-
Mi povas SSH en foran komputilon per la fish protokolo, uzante mian foliumilon (Konkeranto)! Mi rigardas la piktogramojn de la forajn dosierojn kaj alklakas por malfermi en Kejta tekstredaktilo, forigas, kopias, kion ajn mi volas.
17-09-2007
-
Se vi enmetas sonKDon, kaj aŭ trenas kaj faligas la piktogramon kiu aperas sur la tabulo en Konkeranton aŭ tajpas audiocd:/ en la adresparto de Konkeranto, vi nun rigardas virtualajn dosierujojn nomitaj CDA, FLAC, Full CD, Informo, MP3, Ogg Vorbis kaj ankaŭ la apartajn muzikaĵojn. Se vi volas eltiri la muzikon kiel Ogg Vorbis, nur trenu kaj faligu la virtualan Ogg Vorbis-dosierujon al via muzika dosierujo, kaj la laboro komenciĝas!
18-09-2007
-
Oni povas agordi apartajn fenestrajn agordojn por ĉiu aplikaĵo. La grandecon, pozicion, travideblecon... komandojn kiel 'ne montru en taskostrio'. Kaj la apliko de tiuj agordoj inkluzivas tuj, devigu, devigu provizore, memoru, ktp
19-09-2007
- Iam ni ĉiuj konfuziĝas pri la ĝusta komando kiu maldensigas/densigas diversajn tipojn de pakaĵojn -- ekzistas .zip, .bz2, .gz, .tar.bz, ktp. En Konkeranto, nur dekstre alklaku la pakaĵon, kaj elektu Elprenu aŭ Kunpremu.
Noto: bezonas konq-plugins
20-09-2007
- KInfoCenter listas multajn informojn: Aparatojn, KD-informojn, en/el-pordojn, retinterfacojn, ktp.
21-09-2007
-
Kontact estas integrita aplikaĵaro kiu enhavas KMail, KOrganizer, KAdressbook, Akregator aŭ KNode, KNotes (retpoŝtilon, kalendaron, adresaron, fluolegilon, notlibron), agendon, kaj liston de farendaĵoj. Kontact povas sinkronigi kun via poŝkomputilo, kaj la adresaro estas integrita kun Kopete tujmesaĝilo. La Resumo montras rendevuojn, apartajn datojn (naskiĝtagojn), farendaĵojn, kaj nelegitajn retleterojn en unu ekrigardo. Subtenas kelkajn grupprogramarojn. Fakte, Kontact sole estas sufiĉa kialo por uzi KDE.
23-09-2007-
Mi ankoraŭ ne mencias la KDE-ornamaĵojn! KDE estas tre konata por tio. (Nu, mi ja menciis la fonojn). Permesu min paroli iomete pri la etosoj. Ni iru al la Stircentro->Etosadministrilo. Mi kalkulas ke mi havas ĉirkaŭ 12 etosojn. Tio tute ne sufiĉas. Ni alklaku la ligilon Prenu novajn etosojn. Nun ni vojaĝas al KDE-look.org, kie ni vidas tapetojn, hmmm, horloĝon?, menuojn, aplikaĵlanĉilojn, ...mi bedaŭras, sed mi devas foriri. Mi vidis enelsklavon kiun mi deziras. Ĝis!
24-09-2007
-
Ĉu vi provas aldoni panelojn? Vi jam havas taskostrion, sed provu Kasbar (Kasbaron). Ĝi enhavas tre belajn piktogramojn de viaj aplikaĵoj, horloĝon, kalendaron, ktp.
26-09-2007
-
KOffice estas integrita aplikaĵaro kiu enhavas KWord (dokumentoredaktilo, verkilo), KSpread (tabulkalkulilo), KPresenter (prezentilo), Kexi (datumadministrilo), Kivio (diagrama kaj stirflua diagrama aplikaĵo), Karbon 14 (skalebla vektora grafika aplikaĵo), Krita (grafika kaj fota aplikaĵo), KPlato (projektadministrilo), KChart (bastonaj diagramoj, rondaj diagramoj kaj similaj), KFormula (formula redaktilo), kaj Kugar (por raportoj). En la labortablo (KOShell) vi povas labori en la diversaj aplikaĵoj.
27-09-2007
-
Hodiaŭ mi elŝutis KTorrent, kiu estas torentilo. Mi ne estas certa ĉu KTorrent estas tiel bonega kiel Azureus, sed KTorrent surprizas min multe. Mi amas la serĉilojn, kaj certe vi povas aldoni viajn plej ŝatatajn serĉilojn. La ĉefa fenestro montras detalajn informojn pri ricevantoj, fontoj, kundividantoj, la pecoj de la dosiero, ktp. Vi povas krei novan fontan torenton, kaj fariĝi kunordiga servilo. Tre bona kromprogramo permesas la importon de parte elŝutitaj torentoj de aliaj torentiloj.
28-09-2007
-
Muziko, podkastoj: Amarok! Aldonu podkastajn retadresojn, Amarok estas podkastilo! Agordu viajn muziklistojn. Registru al KD. Aĉetu muzikaĵojn aŭ albumojn de magnatune.com (vi povas aŭskulti senpage)
Kaj muziko kaj video: Kaffeine estas tre utila. Mi konfesas ke mi uzas Mplayer, sed Amarok kaj Kaffeine estas tre bonegaj. Rokenrolon!
1-10-2007
-
Ĉu vi uzas la maldekstran manon, kiel mi? Iru al la Stircentro (kcontrol)->Periferaĵoj->Muso kaj alklaku tiun radiobutonon en la butonorda parto de la Ĝenerala langeto.
2-10-2007
-
La unua fojo ke vi ensalutis en KDE, Kpersonalizer aperis kaj helpis agordi vian ĉirkaŭaĵon. Vi povas uzi la agordilon denove iam ajn ke vi volas gvidatan helpon (paŝon post paŝo).
29-10-2007
-
Mi eltrovis programon KFileReplace kiu anstataŭigas ĉenojn ene de dosieroj per la teksto de via elekto. Bonvolu, bonvolu ebligi sekurkopiojn! Ĉi tiu programo estas perfekta por uzantoj kiuj ne regas la komandlinion, aŭ mistajpas ofte. Mi ne volas nomi nomojn.
kfilereplace.kdewebdev Ili serĉas novan prizorganton.
| |